Áron Antal
Etoso
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Áron Antal Tövissi. |
Áron Antal | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1881 en Dănești (Harghita) | |
Morto | 28-an de aprilo 1966 (84-jaraĝa) en Topliţa-Ciuc | |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
ANTAL Áron estis rumanuja hungara verkisto naskita en Csíkdánfalva la 20-an de oktobro 1881 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 28-a de aprilo 1966.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La mezlernejon Áron Antal finis en Csíksomlyó, la universitaton en Kolozsvár kaj Budapest. Li havigis al si diplomon en 1908 kaj instruis en Kézdivásárhely, Csíkszereda, Brassó. Dum la unua mondmilito li estis soldato. Liaj noveloj, artikoloj aperis en la gazetoj Székely Hírlap, Székely Újság, Csíki Hírlap, Ellenzék kaj Hírnök. Li priskribis la biografion de Fülöp Jákó Imets (A csíkszeredai r. k. főgimnázium értesítője, 1913). Li estis kunlaboranto de la 1-a volumo de Székelyföld és székely nagyjaink (Kézdivásárhely, 1914), en kiu li skribis pri la historio de departemento Csík.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A török diák (romano, Kolozsvár, 1926);
- Köderdő mellől (renkontoj, Kolozsvár, 1927).